登入

記住我

詞典 VORTARO*

要打開詞典, 請點擊上面的按鈕. 如何使用詞典, 請看 "輔助頁" 說明.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

輔助: * ? 還有...

即時通訊 TUJMESAĜILO*

使用即時通訊可以和 lernu! 的其他使用者聊天. 點擊上面的任一按鈕, 即可啟動即時通訊. "輔助頁" 有進一步的資訊.

輔助 * *

/ 課程 / 入門 /

Bildoj kaj demandoj

Parto 1 - "Kio estas tio?"

(1) Kio estas tio?

Tio estas homo.
(2) Kio estas tio?

Tio estas homo.
(3) Kio estas tio?

Tio estas homo.
(4) Kio estas tio?

Tio estas homo.
(5) Kio estas tio?

Tio estas homo kaj tio estas viro.
(6) Kio estas tio?

Tio estas homo kaj tio estas virino.
(7) Kio estas tio?

Tio estas homo kaj tio estas viro kaj tio estas knabo.
(8) Kio estas tio?

Tio estas homo kaj tio estas virino kaj tio estas knabino.


Parto 2 - "Kiu estas tiu?"

(1) Kiu estas tiu?

Tiu estas Ana.
(2) Kiu estas tiu?

Tiu estas Marko.


Parto 3 - "Kiu estas vi?"

(1) - Kiu vi estas?

- Mi estas Ana.
(2) - Kiu vi estas?

- Mi estas Marko.


Parto 4 - "Kio estas li/ŝi?"

(1)

Li estas viro.
(2)

Ŝi estas virino.
(3)

Ŝi estas virino kaj ŝi estas knabino.
(4)

Li estas viro kaj li estas knabo.
(5)

"Mi estas virino."
(6)

"Mi estas viro."
(7)

Ana: "Vi estas viro."


Parto 5 - "Unu homo. Du homoj."

(1) Kio estas tio?

Tio estas unu homo.
(2) Kio estas tio?

Tio estas du homoj.
(3) Kio estas tio?

Tio estas tri homoj.


Parto 6 - "Kio estas ni/ili?"

(1)

Ili estas virinoj.
(2)

Ana: "Vi estas virinoj."
(3)

"Ni estas homoj."
(4)

Ili estas homoj.
(5)

Ili estas fruktoj.


Parto 7 - "Kio estas ĝi?"

(1) Kio ĝi estas?

Ĝi estas tablo.
(2) Kio ĝi estas?

Ĝi estas seĝo.
(3) Kio ĝi estas?

Ĝi estas pilko.
(4) Kio ĝi estas?

Ĝi estas hundo.
(5) Kio ĝi estas?

Ĝi estas banano.
(6) Kio ĝi estas?

Ĝi estas pomo.


Parto 8 - "Kiuj estas ili?"

(1) Kiu ŝi estas?

Ŝi estas Ana.
(2) Kiu li estas?

Li estas Marko.
(3) Kiuj ili estas?

Ili estas Ana kaj Marko.


Parto 9 - "Ŝi estas programisto."

(1)

Li instruas. Li estas instruisto.
(2)

Ŝi programas. Ŝi estas programisto.
(3)

Ili fotas. Ili estas fotistoj.
(4)

Ŝi studas. Ŝi estas studento.


Parto 10 - "Kie li loĝas?"

(1) Kie ŝi loĝas?

Ŝi loĝas en Novjorko.
(2) Kie li loĝas?

Li loĝas en Kairo.
(3) Kie ili loĝas?

Ili loĝas en domo.
(4) Kie li loĝas?

Li loĝas en apartamento.


Parto 11 - "Ĉu? Jes / Ne"

(1) Ĉu ŝi estas Ana?

Jes, ŝi estas Ana.
(2) Ĉu li instruas?

Jes, li instruas.
(3) Ĉu ŝi programas?

Ne, ŝi ne programas. Ŝi studas.
(4) Ĉu ĝi estas tablo?

Ne, ĝi ne estas tablo. Ĝi estas seĝo.
(5) Ĉu ŝi programas?

Jes, ŝi programas.


Parto 12 - "Prezento"

(1) - Kiu vi estas? Kie vi loĝas? Kio vi estas?

- Mi estas Ana. Mi loĝas en Novjorko. Mi estas studento.
(2) - Kiu vi estas? Kie vi loĝas? Kio vi estas?

- Mi estas Maŭro. Mi loĝas en Romo. Mi estas instruisto.
(3) - Kiu vi estas? Kie vi loĝas? Kio vi estas?

- Mi estas Fang. Mi loĝas en Pekino. Mi estas esperantisto.


Parto 13 - "Objekto (-n)"

(1) Kion fotas Ana?

Ana fotas knabon.
(2) Kion manĝas Fang?

Fang manĝas pomon.
(3) Kion manĝas la pomo?

La pomo manĝas viron.
(4) Kiun fotas Ana?

Ana fotas Petron.
(5) Kion instruas Maŭro?

Maŭro instruas Esperanton.


Parto 14 - "Objektoj (-jn)"

(1) Kion manĝas Fang?

Fang manĝas fruktojn.
(2) Kion fotas Ana?

Ana fotas virojn.
(3) Kiujn fotas Ana?

Ana fotas Petron kaj Maŭron.
(4) Kion fotas Ana?

Ana fotas knabinon kaj hundojn.


Parto 15 - "Kion li faras?"

(1) Kion ŝi faras?

Ŝi programas.
(2) Kio ŝi estas?

Ŝi estas programisto.
(3) Kion li faras?

Li instruas.
(4) Kion li instruas?

Li instruas Esperanton.
(5) Kion ili faras?

Ili fotas.


Parto 16 - "Kia? Bona."

(1) Kia estas la pilko?

La pilko estas flava kaj granda.
(2) Kia estas la pilko?

La pilko estas flava kaj malgranda.
(3) Kia estas la banano?

La banano estas flava kaj bona.
(4) Kia estas la banano?

La banano estas bruna kaj malbona.
(5) Kia estas la vetero?

La vetero estas bona.
(6) Kia estas la vetero?

La vetero estas malbona.


Parto 17 - "Kiaj? Bonaj."

(1) Kiaj estas la pilkoj?

La pilkoj estas flavaj.
(2) Kiaj estas la hundoj?

La hundoj estas grandaj.


Parto 18 - "Kiajn? Bonajn."

(1) Kian bananon manĝas Fang?

Fang manĝas flavan kaj bonan bananon.
(2) Kiajn hundojn fotas Ana?

Ana fotas grandajn kaj nigrajn hundojn.
(3) Kian pomon havas Ana?

Ana havas grandan kaj ruĝan pomon.
(4) Kiajn harojn havas Ana?

Ana havas helajn harojn.
(5) Kiajn harojn havas Fang?

Fang havas malhelajn harojn.


Parto 19 - "-is, -as"

(1) Kion faras Ana?

Ana fotas.
(2) Kion faris Ana?

Ana fotis.
(3) Kion faras Fang?

Fang manĝas.
(4) Kion faris Fang?

Fang manĝis.
(5) Kion fotis Ana?

Ana fotis hundojn.
(6) Kion manĝas Fang?

Fang manĝas fruktojn.
(7) Kion faras la viro?

La viro faligas arbon.
(8) Kion faris la viro?

La viro faligis arbon.


Parto 20 - "-os"

(1) Kion faros Fang?

Fang manĝos.
(2) Kion manĝos Fang?

Fang manĝos fruktojn.
(3) Kion faros Ana?

Ana fotos.
(4) Kion fotos Ana?

Ana fotos grandan pomon.
(5) Kion faros la viro?

La viro faligos arbon.


Parto 21 - "Kiel? -e"

(1) Kiel kuras la knabino?

La knabino kuras rapide.
(2) Kiel kuras la knabo?

La knabo kuras malrapide.
(3) Kiel fartas Fang?

Fang fartas bone.
(4) Kiel fartas Ana?

Ana fartas malbone.


Parto 22 - "Kiam?"

(1) Kiam studas Ana?

Ana studas matene.
(2) Kiam brilas la suno?

La suno brilas tage.
(3) Kiam instruas Maŭro?

Maŭro instruas vespere.
(4) Kiam dormas Petro?

Petro dormas nokte.


Parto 23 - "Kie?"

(1) Kie estas la pilko?

La pilko estas sur la tablo.
(2) Kie estas la pilko?

La pilko estas sub la seĝo.
(3) Kie estas Ana?

Ana estas en domo.
(4) Kie estas la hundo?

La hundo estas antaŭ la tablo.
(5) Kie estas la hundo?

La hundo estas malantaŭ la tablo.


Parto 24 - "Kien?"

(1) Kien iras la viro?

La viro iras al la domo.
(2) Kien iras la viro?

La viro iras ĝis la domo.
(3) Kien iras la viro?

La viro iras en la domon.
(4) Kie iras la viro?

La viro iras en la domo.


Parto 25 - "Kies? De Fang."

(1) Kies estas la pilko?

La pilko estas de Petro.
(2) Kies estas la fotilo?

La fotilo estas de Ana.
(3) Kies estas la komputilo?

La komputilo estas de Maŭro.
(4) Kies estas la hundo?

La hundo estas de Fang.


Parto 26 - "De kie vi estas?"

(1) De kie estas Ana?

Ana estas de la lando Usono. (Ŝi loĝas en la urbo Novjorko.)
(2) De kie estas Fang?

Fang estas de la lando Ĉinio. (Ŝi loĝas en la urbo Pekino.)
(3) De kie estas Maŭro?

Maŭro estas de la lando Italio. (Li loĝas en la urbo Romo.)


Parto 27 - "Numeroj"

(1) Kiuj numeroj estas sur la tabulo?

Sur la tabulo estas la numeroj nul, unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ kaj dek.
(2) Kiuj numeroj estas sur la tabulo?

Sur la tabulo estas la numeroj dek du kaj dek naŭ.
(3) Kiuj numeroj estas sur la tabulo?

Sur la tabulo estas la numeroj dudek kaj tridek kvin.
(4) Kiuj numeroj estas sur la tabulo?

Sur la tabulo estas la numeroj cent kaj kvincent sesdek unu.


Parto 28 - "Kiom?"

(1) Kiom kostas la pilko?

La pilko kostas ok stelojn.
(2) Kiom kostas la fotilo?

La fotilo kostas tricent kvardek sep stelojn.
(3) Kiom longe ŝi kuris?

Ŝi kuris kvin kilometrojn.
(4) Kiom aĝas Ana?

Ana aĝas dek ok jarojn.


Parto 29 - "Kiom da ...?"

(1) Kiom da pomoj estas sur la tablo?

Sur la tablo estas du pomoj.
(2) Kiom da fruktoj estas sur la tablo?

Sur la tablo estas kvar fruktoj.
(3) Kiom da minutoj havas unu horo?

Unu horo havas sesdek minutojn.
(4) Kiom da horoj havas unu tagnokto?

Unu tagnokto havas dudek kvar horojn.
(5) Kiom da jaroj havas Ana?

Ana havas dek ok jarojn.


Parto 30 - "Ĉu vi ŝatas -i?"

(1) Ĉu la knabo ŝatas la hundon?

Jes, la knabo ŝatas la hundon. La knabo estas hundema.
(2) Ĉu la viro ŝatas la hundon?

Ne, la viro ne ŝatas la hundon. La viro estas malhundema.
(3) Ĉu Ana ŝatas studi?

Jes, Ana ŝatas studi. Ŝi estas studema.
(4) Ĉu Maŭro ŝatas instrui?

Jes, Maŭro ŝatas instrui. Li estas instruema.
(5) Ĉu ili ŝatas foti?

Jes, ili ŝatas foti. Ili estas fotemaj.


Parto 31 - "-em-"

(1) Ana tre ŝatas foti. Kia persono estas Ana?

Ana estas fotema persono.
(2) Maŭro tre ŝatas instrui. Kia persono estas Maŭro?

Maŭro estas instruema persono.
(3) Fang tre ŝatas kuri. Kia persono estas Fang?

Fang estas kurema persono.
(4) Petro tre ŝatas dormi. Kia persono estas Petro?

Petro estas dormema persono.


Parto 32 - "-ul-"

(1) Ana estas juna, do kio ŝi estas?

Ŝi estas junulo. (Ŝi estas junulino.)
(2) La viro estas maljuna, do kio li estas?

Li estas maljunulo.
(3) Fang estas kurema, do kio ŝi estas?

Ŝi estas kuremulo. (Ŝi estas kuremulino.)
(4) Petro estas dormema, do kio li estas?

Li estas dormemulo.


Parto 33 - "-ist-"

(1) Ili profesie fotas, do kio ili estas?

Ili estas fotistoj.
(2) Maŭro profesie instruas, do kio li estas?

Li estas instruisto.
(3) La hobio de Ana estas Esperanto, do kio ŝi estas?

Ŝi estas esperantisto. (Ŝi estas esperantistino.)
(4) La ideologio de Lenin estis komunismo, do kio li estis?

Li estis komunisto.


Parto 34 - "-et-"

(1) Kio estas malgranda knabo, per alia vorto?

Malgranda knabo, per alia vorto, estas knabeto.
(2) Kio estas malgranda pilko, per alia vorto?

Malgranda pilko, per alia vorto, estas pilketo.
(3) Kio estas malgranda knabino, per alia vorto?

Malgranda knabino, per alia vorto, estas knabineto.


Parto 35 - "-eg-"

(1) Kio estas granda pilko, per alia vorto?

Granda pilko, per alia vorto, estas pilkego.
(2) Kio estas grandaj hundoj, per alia vorto?

Grandaj hundoj, per alia vorto, estas hundegoj.
(3) Kio estas granda pomo, per alia vorto?

Granda pomo, per alia vorto, estas pomego.


Parto 36 - "-ig-"

(1) Kion faras la arbo?

La arbo falas.
(2) Kion faras la viro?

La viro faligas la arbon.
(La viro igas la arbon fali.)
(3) Kion faras la junuloj?

La junuloj dancas kun muziko.
(4) Kion faras la muziko?

La muziko dancigas la junulojn.
(La muziko igas la junulojn danci.)
(5) Kion faras la infano?

La infano manĝas.
(6) Kion faras la patro?

La patro manĝigas la infanon.
(La patro igas la infanon manĝi.)
(7) Kion faras la ĉevalo?

La ĉevalo kuras.
(8) Kion faras la virino?

La virino kurigas la ĉevalon.
(La virino igas la ĉevalon kuri.)


Parto 37 - "-il-"

(1) Per kio oni fotas?

Oni fotas per fotilo.
(2) Per kio oni skribas?

Oni skribas per skribilo.
(3) Per kio oni tranĉas?

Oni tranĉas per tranĉilo.
(4) Per kio oni komputas?

Oni komputas per komputilo.


Parto 38 - "-iĝ-"

(1) La patrino lavas la infanon. Kio okazas pri la infano?

La infano lavas.
(2) La kurado lacigas la viron. Kio okazas pri la viro?

La viro lacas.
(3) Ĉu heliĝas malheliĝas matene?

Matene helas.
(4) Ĉu heliĝas malheliĝas vespere?

Vespere malhelas.


Parto 39 - "ek-"

(1) Ana komencas farti malbone. Alivorte, kio okazas?

Ana ekfartas malbone. (Ana ekmalbonfartas.)
(2) Antaŭ dek minutoj komencis pluvi. Alivorte, kio okazis?

Antaŭ dek minutoj ekpluvis.
(3) La pomo komencis manĝi viron. Alivorte, kio okazis?

La pomo ekmanĝis viron.


Parto 40 - "ge-"

(1) Ana havas patron kaj patrinon.
Alivorte, kion havas Ana?


Ana havas gepatrojn.
(2) Ana havas fraton kaj fratinon.
Alivorte, kion havas Ana?


Ana havas gefratojn.
(3) Kio estas knabo kaj knabino, per alia vorto?

Knabo kaj knabino, per alia vorto, estas geknaboj.


Parto 41 - "Kioma horo estas?"

(1) Kioma horo estas?

Estas la unua. (Estas la unua horo.)
(2) Kioma horo estas?

Estas la unua kaj duono.
(Estas la unua horo kaj tridek minutoj.)
(3) Kioma horo estas?

Estas la kvara kaj kvindek tri.
(Estas sep minutoj antaŭ la kvina.)
(4) Kioma horo estas?

Estas la oka kaj kvin.
(Estas kvin minutoj post la oka.)
(5) Kioma horo estas?

Estas la dudek-dua kaj dek kvin.
(Estas kvarono post la dudek-dua.)


Parto 42 - "-u"

(1) Kion diras Ana?

Ana diras: Donu al mi la panon, mi petas.
(2) Kion diras la modelino?

La modelino diras: Fotu min!
(3) Kion diras la viro?

La viro diras: Pardonu min!
(4) Kion diras la virino?

La virino diras: Kuru!


Parto 43 - "-us"

(1) Kion Ana farus se ŝi havus multe da mono?

Se Ana havus multe da mono, ŝi aĉetus novan biciklon.
(2) Kion Maŭro farus se li havus multe da mono?

Se Maŭro havus multe da mono, li aĉetus belan domon.
(3) Kion Fang farus se ŝi havus multe da mono?

Se Fang havus multe da mono, ŝi donacus ĝin al la Ruĝa Kruco.
(4) Kion Petro farus se li havus multe da mono?

Se Petro havus multe da mono, li vojaĝus al varma maro.


Parto 44 - "Kial? Ĉar..."

(1) Kial la knabino ridas?

La knabino ridas, ĉar ŝi estas feliĉa.
(2) Kial la knabo ploras?

La knabo ploras, ĉar li estas malfeliĉa.
(3) Kial la knabo brakumas la hundon?

La knabo brakumas la hundon, ĉar li ŝategas la hundon.


Parto 45 - "Plus kaj minus"

(1) Kiom estas kvin plus tri?

Kvin plus tri estas ok.
(2) Kiom estas kvin minus tri?

Kvin minus tri estas du.
(3) Kiom estas dudek plus kvar?

Dudek plus kvar estas dudek kvar.
(4) Kiom estas dudek sep minus ok?

Dudek sep minus ok estas dek naŭ.


Parto 46 - "Pli (ol)"

(1) Ĉu kvin estas pli granda numero ol tri?

Jes, kvin estas pli granda numero ol tri.
(2) Ĉu ses estas malpli granda numero ol dek?

Jes, ses estas malpli granda numero ol dek.
(3) Ĉu du estas malpli granda numero ol unu?

Ne, du ne estas malpli granda numero ol unu.
(Ne, du estas pli granda numero ol unu.)
(4) Ĉu dek kvar estas pli granda numero ol kvardek?

Ne, dek kvar ne estas pli granda numero ol kvardek.
(Ne, dek kvar estas malpli granda numero ol kvardek.


Parto 47 - "Plej (el)"

(1) Kiu numero estas la plej granda el: tri, kvin kaj du?

Kvin estas la plej granda numero el tiuj.
(2) Kiu numero estas la plej granda el: dek ok, dek naŭ kaj okdek?

Okdek estas la plej granda numero el tiuj.
(3) Kiu numero estas la malplej granda el: tri, kvin kaj du?

Du estas la malplej granda numero el tiuj.
(4) Kiu numero estas la malplej granda el: tricent, cent tridek kaj cent dek tri?

Cent dek tri estas la malplej granda numero el tiuj.


Parto 48 - "Pri aŭto"

(1) Kio estas sur la vojo?

Sur la vojo estas aŭto.
(2) Kia estas la aŭto?

La aŭto estas ruĝa.
(3) Kiom da homoj estas en la aŭto?

En la aŭto estas tri homoj.
(4) Kie veturas la aŭto?

La aŭto veturas sur la vojo.
(5) Kien veturas la aŭto?

La aŭto veturas al Tokio.
(6) Kiel veturas la aŭto?

La aŭto veturas malrapide.
(7) Kiu veturigas la aŭton?

Fang veturigas la aŭton.


Parto 49 - "Pri lernejo"

(1) Kiu instruas?

Maŭro instruas.
(2) Kion instruas Maŭro?

Maŭro instruas Esperanton.
(3) Al kiuj instruas Maŭro Esperanton?

Maŭro instruas Esperanton al infanoj.
(4) Kiel instruas Maŭro Esperanton al la infanoj?

Maŭro amuze instruas Esperanton al la infanoj.
(5) Kiam Maŭro amuze instruas Esperanton al la infanoj?

Maŭro amuze instruas Esperanton al la infanoj tagmeze.


Parto 50 - "Pri vendejo"

(1) Kion volas Ana aĉeti?

Ana volas aĉeti panon.
(2) Kiu volas vendi panon al Ana?

Petro volas vendi panon al Ana.
(3) Kia estas la pano kiun Ana volas aĉeti?

La pano, kiun Ana volas aĉeti, estas granda kaj nigra.
(4) Kien Ana metas la panon?

Ana metas la panon en la sakon.
(5) Kiel Ana pagas?

Ana pagas kontante.
(Ana pagas per kontanta mono.)
(6) Kiu pagigas ŝin?

Petro pagigas ŝin. (Petro igas ŝin pagi.)
(7) Kiam Ana aĉetas la panon?

Je la oka horo kaj tridek kvin minutoj, Ana aĉetas la panon.