
要打開詞典, 請點擊上面的按鈕. 如何使用詞典, 請看 "輔助頁" 說明.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
輔助: * ? 還有...
你可以在下面讀到從世界語基本法前言中若干特別重要的引句. 右欄是原文, 左欄為翻譯. (Zamenhof 於 1905 寫前言.)
Citaĵo 1 |
||
| "為了使國際語言能好好持續進步, 並可十足確定它永不墜落, 不致因未來支持者的一時大意而毀了前人的努力 - 其最最需要的條件即為: 存在一個界定清楚, 不可碰觸及永不變化的語言基本法." | "Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, ― estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo." | |
Citaĵo 2 |
||
| "所有世界語者已經長時存在的一個默契, 認為以下三項著作是世界語的基本法: 1) 16 條規則的文法; 2) «通用詞典»; 3) «練習集». 世界語創造者認為這三項著作是法典, 縱使不時想要或受到引誘, 他也不許自己 (至少不可刻意) 犯下任何違反法典的錯誤; 為了千秋大業的成功, 所有其他的世界語者也總是把這三項著作認定為世界語的唯一具法典性的不可碰觸的基本法." | "Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro ». Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto." | |
Citaĵo 3 |
||
| "... 所有本書的內容必須視為強制性的; 凡違反本書規定的都應視為不良, 縱使是出自世界語原創者之筆." | "...ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem." | |
Citaĵo 4 |
||
| "具有基本法的性質, 本書所印製的這三項著作必須是不可碰觸的. 因此讀者們請不要奇怪, 當他們發現, 有些字的其他語言翻譯 (尤其是英文部分) 完全沒有訂正那些出現在 «通用詞典» 初版中的錯誤. 我只允許自己去訂正印刷錯誤部分; 但是如果某個字被錯誤或不經心地誤譯, 我也把它全然不變地留在書中; 因為如果我有意改進它, 這已涉及改變, 那將引起爭論, 關於基本法的著作這是不被容許的." | "Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro ». Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉar se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata." | |
Citaĵo 5 |
||
| "«世界語基本法» 世界語者都應人手一冊作為經常的驗證, 它可以保護世界語者免於偏離語言的統一性." | "La « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco." | |
Citaĵo 6 |
||
| "我說世界語基本法必須絕對不可碰觸, 即使某些地方看起來無疑是有錯的. 這可能被認為世界語將會僵化而永無發展... 絕對不會! 縱使基本法不可碰觸, 世界語仍有足夠的能力不只是一直豐富起來, 而且一直優化及完善; 基本法的不可碰觸性只是保證我們, 它的完善過程不是任意的, 互相衝突的, 或毀滅性的破壞及變化, 不致讓我們至今已建立的文獻失效或無用, 而是採取一條自然的, 不令人迷惑的, 而且安全無虞的途徑." | "Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera." | |
Citaĵo 7 |
||
| "我用下列數言作為結語: 1. 為了我們的千秋大業, 每個善良的世界語者都應認識世界語的基本法; 2. 世界語的基本法必須永遠不可碰觸; 3. 直到有被授權的中央機構決定以正式的新單詞或規則擴大 (永不改變!) 現版的基本法前, 任何不在 «世界語基本法» 中的好的想法, 都不應視為必須的, 而只可當作建議性的." |
"Mi finas do per la jenaj vortoj: 1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo; 2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla; 3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata." |
|