登入

記住我

詞典 VORTARO*

要打開詞典, 請點擊上面的按鈕. 如何使用詞典, 請看 "輔助頁" 說明.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

輔助: * ? 還有...

即時通訊 TUJMESAĜILO*

使用即時通訊可以和 lernu! 的其他使用者聊天. 點擊上面的任一按鈕, 即可啟動即時通訊. "輔助頁" 有進一步的資訊.

輔助 * *

Vojaĝo en Esperanto-lando

Vojaĝo en Esperanto-lando"在世界語國旅行: 世界語精進課程及世界語文化指引" 是一本由多位名家創作的充滿趣味及有用世界語文章的書. 工作小組認為, 如果 lernu! 使用者也能讀這些文章而增廣見聞, 那該有多好. 目前, 在 lernu! 有該課程的 4 部分: 1, 2, 3, 及 7. 如果你想讀其他部分, 可以在 買這本書.

我們衷心感謝本課程作者 Boris Kolker, 慨然允許公開此課程的一部分.


Pri la dua eldono de mia libro "Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo" aperis multe da pozitivaj recenzoj kaj prezentoj en multaj landoj. Mi klopodos diri al la legantoj ion, kio ne estis dirita antaŭe.

Mi komparus "Vojaĝo"-n kun luksa restoracio, en kies menuo troviĝas cento da bongustegaj, delikataj pladoj (=tekstoj), kiujn oni manĝas dum 26 vizitoj (lecionoj). Tiamaniere oni ne nur ĝuas la vivon, sed ankaŭ plivastigas sian horizonton.

Malgraŭ tio, ke la tekstoj estas diversaŭtoraj, diverstemaj kaj diversspecaj, la leganto havas neklaran senton, ke io ilin unuigas. Sed kio? Mi diros al vi la sekreton: mia persona gusto. Mi zorge elektis nur tiajn tekstojn, kies aŭtoro mi volonte estus. Tial la libro estas mirinde unueca malgraŭ sia granda diverseco.

"Vojaĝo" celas perfektigi krean lingvoregadon, prezenti en facile digestebla formo la Esperantan kulturon kaj igi la vivon de Esperanto-kluboj multe pli varia kaj interesa. Sed tio ne estas ĉio. "Vojaĝo" instigas aĉetadon kaj legadon de bonaj libroj kaj klare nomas tiujn librojn. "Vojaĝo" preparas la studanton por la meznivela ekzameno de UEA/ILEI (por tio sufiĉas detala trastudo de duono de la lernolibro) kaj estas bona bazo (kun kelkaj aliaj libroj) por pli altaj ekzamenoj - supera kaj instrukapabliga.

La ekzercoj en la "Lingva praktiko" estas nebanalaj, evoluigas memstaran pensadon kaj krean fantazion.

Tiu neordinara lernolibro preparas la studantojn fariĝi kompetentaj kursgvidantoj, klubestroj, prelegantoj, redaktoroj, verkistoj, tradukistoj, lingvaj reviziantoj, esploristoj, aktivuloj kaj gvidantoj de landaj kaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj.

Sed kial mi diras al vi tion? Havigu al vi ekzempleron de "Vojaĝo" kaj ekposedu ĉion menciitan supre. Via esperantista sorto estas en viaj manoj. Aliĝu al centoj kaj miloj da "vojaĝantoj", kiuj vojaĝas kun plezuro kaj utilo per "Vojaĝo"!

Aktualaj informoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" kaj pri la komunumo de "vojaĝantoj" estas troveblaj en la retpaĝo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Vojaĝo_en_Esperanto-lando.

Boris Kolker,
via ĉiĉerono en Esperanto-lando



目錄