登入

記住我

詞典 VORTARO*

要打開詞典, 請點擊上面的按鈕. 如何使用詞典, 請看 "輔助頁" 說明.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

輔助: * ? 還有...

即時通訊 TUJMESAĜILO*

使用即時通訊可以和 lernu! 的其他使用者聊天. 點擊上面的任一按鈕, 即可啟動即時通訊. "輔助頁" 有進一步的資訊.

輔助 * *

Vojaĝo en Esperanto-lando

- Hungario 1 donis al Esperanto-lando elstarajn verkistojn. Inter ili estis Julio Baghy 2, kiun oni nomis homa homo. Enpensiĝu en unu eldiron de Baghy: "Esti esperantisto signifas ne nuran lingvoscion. Ĝi estas destino. Misio. Sopiro al pli bona mondo. Vera esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas, kaj li estas esperantisto jam antaŭ ol li lernas la lingvon". Ĉu vi ne sentis ion similan?

Julio Baghy
ĈE FENESTRO DE VAGONARO

VagonaroVilaĝeto ĉe rivero,
verda monto, flora bord',
sonoril-son' de l' vespero,
benko ĉe la doma pord',
ligas min al vi memoro:
gaja ludo de infan',
la sekret' de juna koro,
kiso de l' unua am'...
Vilaĝeto ĉe rivero,
vin revidi vanas rev',
tenas min en mallibero
urba vivo, zorgoj, dev'.

Julio Baghy. Aŭtuna foliaro. Oosaka, 1970, p. 19.

Aŭtuna foliaro

- En la sekva merkredo en nia klubo gastos geedza paro de esperantistoj el Albanio. Laboros du diskut-rondoj: de radio-amatoroj, kiuj uzas Esperanton por siaj ligoj en etero; kaj de personoj, kiuj interesiĝas pri ekologiaj problemoj de nia regiono. Krome, okazos konkurso de bela legado.

- Mi deziras aldoni, ke en la sekva kunveno mi prezentos mian kolekton de Esperantaj filatelaĵoj. Onidire, la unua Esperanta poŝtmarko aperis en Bavario. Sed mi ne renkontis ĝian bildon priskribon. Jen kelkaj frazoj el la bonega "Katalogo de Esperantaj poŝtmarkoj": "En 1925 Sovet-Unio emisiis la unuan serion de Esperantaj poŝtmarkoj. Sekve la Esperanta filatelo fariĝis nova temo de la tutmonda filatelo. Lastajn jarojn Esperantaj poŝtmarkoj ne nur ofte vidiĝis en filatelaj ekspozicioj, sed ankaŭ estis plurfoje premiitaj".

- Mi atentigas vin, ke Anatolo Lunaĉarskij 3 kaj Maksimo Gorjkij 4 estis ne nur konvinkitaj subtenantoj de Esperanto, sed ankaŭ kolektis poŝtmarkojn.

KOMENTARO

1. Hungario - lando en la Centra Eŭropo kun la ĉefurbo Budapeŝto.

2. Julio Baghy [Ba'gi] (1891-1967). Esperantistiĝis en 1911. Hungaro. Aktoro, pedagogo. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto (pri la Akademio de Esperanto vidu la komenton 11 en la leciono 17). Unu el la plej famaj Esperanto-verkistoj. Kelkaj liaj libroj: "Preter la vivo", "Viktimoj", "Sur sanga tero", "Hura!", "Printempo en la aŭtuno", "Sonĝe sub pomarbo", "Koloroj", "Aŭtuna foliaro", "En maskobalo", "Pilgrimo". "Baghy, karese nomata "Paĉjo", esprimis sentojn, kiuj dekomence estis karaj al la esperantistoj... Li evitis ligi sin al konataj politikaj-ideologiaj pozicioj kaj tiamaniere helpis al la meza nepolitikema esperantisto identigi sin kun lia idealo de homa frateco" (Ulrich Lins).

3. Anatolo (Anatolij Vasilj'eviĉ) Lunaĉarskij (1875-1933) - sovetia ŝtata aganto, popola komisaro (ministro) pri klerigo, verkisto, literatura kritikisto, akademiano. En sia salutletero al la internacia kongreso de laboristaj esperantistoj en Leningrado (1926) li skribis: "Faktoj estas aĵoj obstinaj kaj la faktoj pledas por Esperanto. Tiu ĉi movado disvastiĝas kun nevenkebla potenco kaj fariĝas unu el la plej seriozaj fenomenoj de la moderna socia vivo".

4. Maksimo (Aleksej' Maksi'moviĉ) Gorjkij (1868-1936) - mondfama rusa kaj sovetia verkisto kaj socia aganto. Li plurfoje esprimis sin pri Esperanto, ekzemple: "La konservativa penso obstine asertas, ke Esperanto estas utopio. La viva, evoluanta realeco iom post iom, sed ĉiam pli energie refutas la opinion de la konservativuloj". Pluraj liaj negrandaj verkoj aperis en Esperanta traduko.

LINGVA PRAKTIKO

1. Diru, pri kio el siaj infaneco kaj juneco rememoras la aŭtoro.

2. Kial la aŭtoro ne revenas al la sopirata vilaĝeto?

3. Ĉu vi preferas urban vilaĝan vivon? Kial?

返回 繼續