
要打開詞典, 請點擊上面的按鈕. 如何使用詞典, 請看 "輔助頁" 說明.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
輔助: * ? 還有...
- Kaj tuj Claude Piron 1, aŭ pli ĝuste Johán Valano 1, rolos kiel rakontisto. Verŝajne, vi miros, ke en la sekva novelo la progresantoj praktike ne trovos nekonatajn vortojn. Kies merito? Ni vidu!
Estis pri-plorinda novaĵo. Vi scias, ke mi decidis diri al miaj infanoj, ke mi foriros. Kiam mi decidis, mi tute ne imagis, ke estos tiel malfacile. Fakte, en la momento, kiam mi volis iri paroli al ili, mi eksciis, ke mi ne povas.
Komprenu min. Ĉu eblas al homo normalkora aliri la gefilojn kaj diri: "Mi havas novaĵon por vi. Baldaŭ mi foriros. Baldaŭ via patro forlasos ĉi tiun domon por ĉiam..."? Kiel oni povas diri tion al infanoj, kiujn oni amas? Kaj tamen mi devis. La afero estis decidita. Mi devis ĝin fari.
Mi komence parolos al la knabino, mi decidis. Ŝi estis en sia ĉambro, faranta iun laboron por la lernejo. Ŝi rigardis min per miro-plenaj okuloj. Tute certe ŝi sentis, ke io estas ne-normala. Mi aliris ŝin. "Klara," mi diris, "mi... devas informi vin pri io... Malĝojiga novaĵo, tre malĝojiga". Ŝia vizaĝo ŝanĝiĝis: mira antaŭ unu momento, ĝi nun fariĝis zorga.
"Vi scias... Certe, vi rimarkis, ke via patrino kaj mi... nu... nia rilatado ne estas bona. Ni... Kiel diri?... Ni ne plu sukcesas rilati ame. Ni... Estas malfacile por unu vivi kun la alia, tagon post tago, horon post horo, minuton post minuto. Via patrino estas tre bona virino, helpema, bonkora, klarpensa. Iu-maniere, mi plu amas ŝin. Sed kunvivi en la sama domo ne plu estas eble. Ni decidis, ke mi foriros... Ne timu, mi revenos vidi vin, ludi kun vi, paroli kun vi. Kiel eble plej ofte. Sed mi loĝos en alia domo".
Ŝi rigardis min. Sub tiu rigardo, mi sentis min senkorulo seniganta senhelpan hometon je la plej ŝatata havaĵo.
"Se vi kaj patrino tion decidis..." ŝi komencis, kaj estis io tre malĝoja en ŝia voĉo. Mi rimarkis, ke ŝi emas plori, sed kun granda peno sukcesas superi la ploremon. Ŝi aldonis nur: "Nu, estas tiel". Kaj post ekrigardo al mi, en kiu nek malamo, nek timo vidiĝis, sed nur malfeliĉo, ŝi el sia ĉambro eliris, kaj tuj poste el la domo.
Mi sentis min ege laca, kaj nur duono de la devo estis farita. Mi pli antaŭ-timis la intervidon kun Alano, la knabo, ĉar li estas pli juna kaj pli sentema. Ankaŭ pli malkaŝema, pli ema sin esprimi.
Kiam mi aliris lin, li ludis per siaj etaj aŭtoj. Mi decidis fini la dolorigan momenton kiel eble plej tuje. "Mi venas sciigi ion tre gravan al vi", mi diris per voĉo plej serioza. La veturiletoj tuj haltis, kaj Alano tuj direktis al mi siajn belajn, bluajn okulojn, tiom plenajn je trankvila amo, ke mia koro ekdoloris. Li havas al mi grandegan amon. Mi estas por li la Patro kun granda P. Patro estas, lia-pense, plej aminda fortulo: ulo virega, havanta la povon ĉiam ĉion superforti.
Kaj nun mi bat-faligos tiun ideon pri mi. Miaj vortoj estos bato, post kiu nenio plu restos el tiu patro-bildo. Ĉu estas bone, ke tiu imagata, sed amata, fortulo subite perdu la ekziston? Ĉu Alano ne estas tro malforta por supervivi tian baton?
Ree mi kunigis la tuton de miaj troveblaj fortoj kaj ekparolis: "Alano, mi baldaŭ foriros. Mi ne plu vivos kun vi ĉi tie. Mi ne plu loĝos ĉi-dome".
La knabo min rigardis kun esprimo sindemanda. Kaj li ekridis. Mi atendis kion ajn, sed ne tion. Li ne akceptis min serioze! Por li, patro estas tiel klara, natura, ne-forigebla duono de amata paro, ke tiu duono ne povus serioze foriri, lasante la alian duonon sola. Ke mi foriru, tio estas tute simple neebla. Tiu diro de la patro povis esti nur luda.
"Alano, mi ne ŝercas, ĉi tio ne estas ludo. Mi komprenas, ke vi ne kredis min tuj, ĉar vi tutforte esperas, ke mi ne diris la veron. Sed estas vere, Alano, mi foriros. Vi restos ĉi tie kun patrino kaj Klara. Kaj mi ne plu vivos kun vi. Mi..."
Li sentis nun, ke ne temas pri imaga rakonto, ke mi diras puran veron. Sed li ne povis akcepti ĝin. Li rigardis min. Li subite iĝis senkolora. Li aperis tiel eta, senhelpa, ke mi sentis, kvazaŭ la tuta ĉambro turniĝus ĉirkaŭ mi. "Mi mortigis lian koron, lian ĝojon, eble lian povon ami kaj feliĉi", mi pensis.
Alano ekkriis. Li elmetis siajn etajn brakojn, siajn etajn manojn, batis min kun fortega, longa, nehoma krio, kaj post kelkaj ekbatoj al mi, forkuris ploregante.
Mi staris tie, senpensa, sensenta. Mi ne imagis, ke eblas senti tian pezon de malfeliĉo. Mi sentis min la plej malaminda dolorigisto en la mondo. Mi ne plu sciis, kiu mi estas, kion mi faru, kien direktiĝas mia vivo-vojo. "Ĉu vere tion vi volis?" mi demandis al mi. Sed de nenie venis respondo.
Trezoro: La Esperanta novelarto 1887-1986. Dua volumo. - Budapest, 1989, p. 616-619. Mallongigita.
- Jes, vere malgaja situacio. Bedaŭrinde, ankaŭ tio okazas en la vivo. Sed eĉ en tia situacio oni devas resti homo.
1. Claude Piron [Klod Piron'] (1931- ). Esperantistiĝis en 1945. Belgo, loĝanta en Svislando. Psiĥologo, tradukisto. Estis membro de la Akademio de Esperanto. Honora membro de Universala Esperanto-Asocio. Membro de EVA (Esperantlingva Verkista Asocio). Instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko. Majstro de verkado en parola Esperanto. Libro pri Esperanto "La bona lingvo". Poezia libro "Malmalice". Fantazia romano "Tien". Sub pseŭdonimo Johán Valano eldonigis facilajn librojn por novaj esperantistoj kaj serion de distraj krimromanoj: "Ĉu vi kuiras ĉine?", "Ĉu li bremsis sufiĉe?", "Ĉu li venis trakosme?", "Ĉu ni kunvenis vane?"; ankaŭ la novelaron "Ĉu rakonti novele?". Franclingva studo pri la mondaj lingvaj komunik-problemoj kun detala pritrakto de Esperanto.
1. Trovu la leksikon, kiu rilatas al emocioj de la patro, la filino, la filo.
2. Trovu la vortojn kun la prefikso sen-. Kial ili tiel multas en la rakonto?
3. Trovu la vortojn, en kiuj sufiksoj ludas la rolon de radikoj. Elpensu kelkajn frazojn kun tiaj vortoj.
4. Imagu daŭrigon de la rakonto. La patro konvinkiĝas, ke li povas esti feliĉa nur kun sia forlasita familio. Verku liajn konversaciojn kun la edzino, la filino, la filo ĉe reveno.