
要打開詞典, 請點擊上面的按鈕. 如何使用詞典, 請看 "輔助頁" 說明.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
輔助: * ? 還有...
- La 1-a de aprilo estas tutmonda tago de rido. La mondo vivas tro serioze, kaj almenaŭ por unu tago oni forgesu la zorgojn. En tiu tago oni ridu, humuru, satiru - unuvorte, oni gaju. En tiu sola tago en la jaro la nigramara urbo Odeso fariĝas tutmonda ĉefurbo de humuro, pri kiu ĝi havas glorajn tradiciojn. Ankaŭ ni en la klubo havas gajan programon.
- La fama humura gazeto "La Pirato" havis la devizon: "Popolo, kiu ne kuraĝas moki pri si mem, ne estas matura". Ĉiuj homoj havas iujn mankojn kaj negativaĵojn. Ankaŭ la esperantistoj estas homoj, kaj nenio homa estas fremda al ili. Sed en esperantista medio ekzistas specifaj negativaĵoj. Ilin gaje priridas la konataj Esperantaj aŭtoroj, kies verkojn tuj prezentos niaj klubaj aktoroj Nikolao Miĥajlov, Damiro Vaĥitov kaj Elina Mina'jeva. Poste Felikso Petrakov' deklamos versaĵon, kiu sprite priludas unu el la lingveroj de Esperanto.
- Mi prezentos fragmenton el la humura romano "Kredu min, sinjorino!", unu el la plej ŝatataj libroj en Esperanto-lando. La aŭtoro estas itallingvano, kiu naskiĝis en Svislando kaj vivis en Anglio. Li verkis la libron en Esperanto, ĝi aperis en Nederlando, mi aĉetis ĝin en Bulgario dum Universala Kongreso kaj legis en Rusio. Vere nekredebla sorto, kiu povus okazi nur al Esperanta libro!
Je la oka mi iris al la Esperanta grupejo. Mi eniris la kunvenĉambron. Mi restis ĝis la deka horo, kaj mi iris hejmen kun forta sento de deprimo. La aĉa prononcado 2, la manko de viveco kaj esprimkapablo, la malmulteco de Esperanta parolado 3, la "buŝado" 4 pri la interna ideo 5 - dum mankis ĉia ideo pri la esenco de la lingvo: ĉio pezigis mian koron.
En la hotelo mi manĝis aŭtomate, pensante pri la samideanoj 6, kiuj nescie mokadis la lingvon. Ne temis pri lernantoj 7 - mi mem estas lernanto, - temis pri io pli grava. Mankis sento pri la lingvo. Mankis konstato, ke ĝi ne estas nura kodo por balbuti kutimaĵojn. Mankis konstato pri ĝia esprimkapablo kaj plensanga viveco, matureco kaj digno. Mankis kompreno, ke ĝi devas esti prononcata laŭ siaj propraj reguloj, ne per mez- kaj sud-anglaj misprononcoj, devenantaj el malklera aroganteco. Jen kio incitis: la paralizanta memsufiĉo.
Mi ne povis endormiĝi. Mi turniĝis de flanko al flanko, sed la temo mueliĝis en mia cerbo, ĝis mi volis salti el la lito kaj kuri al la domo de ĉiu Plurtown'a 8 esperantisto kaj krii proteste. Fine mi malkviete endormiĝis.
Mi sonĝis. Mi estis en Plurtown 8. Mi sciis, ke ĝi estas Plurtown, sed iel ĝi aspektis kiel alia urbo. Policano staris en la mezo de la placo. Mi diris al li: "Ĉu vi scias, kie estas la Esperanta kunvenejo?". La policano rigardis min, kvazaŭ mi estus 9 freneza, kaj eksplodis en laŭta rido. "Ha, ha, he, he, hi, hi, ho, ho, hu, hu!" Mi rigardis la policanon konsternite. "Esperanto. Malesperanto!" li diris. "Ni provis starigi leĝon kontraŭ ĝi; sed oni decidis, ke ĝi estas troridinda por meriti konsideron. Vi ja volas iri al la kunveno? La kunvenejo estas tie, vidu: kie tiu esperantisto sidas sur la trotuaro".
"Kion li faras?" mi demandis.
"Ĉu vi ne scias? Li konstruas ian bazan Esperanton. Antaŭ li, sternita sur la trotuaro, estas teksto el la "Originala Verkaro" 10, literita per grandaj, disaj, lignaj literoj. Li deprenas ĉiujn esprimplenajn vortojn kaj ĵetas ilin flanken; sed se vorto aspektas kiel neologismo, li elprenas ĝin per tenajlo. Nun li prenas la 'r'ojn el kelkaj vortoj kaj metas ilin inter vortojn, kiuj finiĝas per vokalo, kaj vortojn, kiuj komenciĝas per vokalo. En la granda korbo apud si li havas amason da 'ŭ'oj kaj en multajn vortojn li metas unu el tiuj 'ŭ'oj post la 'o' kaj kreas diftongon. El kelkaj vortoj li prenas la 'i' kaj miksas ĝin kun 'e' el la apuda korbeto, kaj la rezulto estas mallonga sono inter la du, simila al la angla 'i'. Tiun alojan literon li remetas".
Alarmite mi kuris al la lingvofuŝanto. "Vi ne devas fari tion, la afero ne estas pardonebla", mi kriis.
"Ha, vi paroŭlas pe nejpaadoŭnebla fremda-r-akcentoŭ. Vi ĉiam proŭnoŭncas la 'r'. Eniru en la ĉambron kaj aŭdu la pe'fektan proŭnoŭncadon".
Mi kuris en la ĉambron. Impona viro venis al mi kaj manpremis. "Mi boŭnvenigas ven. Ĉi tiej estas bona-r-esperantistoŭ, kju faros paroŭladon. Mi studis la lengvon dum kva'dek jaroj. Sidiĝu enter ni".
Mi ĉirkaŭrigardis. Ĉeestis deko da personoj sur seĝoj. Ili interparolis angle. Preskaŭ ĉiuj estis maljunaj. Ĉe unu flanko sur alte starigita benko sidis dek du viroj.
"Kiuj ili estas?"
"Ele estas la juĝantoj, kijuŭi prizo'gas, ke neniju estas kontraŭ nia kara lengvoŭ".
Mi prezentis min.
"Via noŭmoŭ soŭnas itale. Ĉu vi paroŭlas itale?"
Mi kapjesis. Miaj gepatroj ja estas itallingvaj svisoj. La viro komencis aĉe paroli itale. La juĝantaro ekstariĝis kaj diris angle per unu voĉo: "Parolu Esperante!"
La parolanto stariĝis antaŭ ni kaj komencis:
"Ĉi tijun vesperon mi voŭlas paroŭli pri stratoj de Plurtown. En Plurtown estas multaj stratoj, kaj ju pli grandiĝas la urboŭ, des pli da stratoj estas. Laboristoj..."
La juĝantaro stariĝis kaj diris angle: "Ne estas permesite paroli pri politiko".
"Pa'doŭnu men... Viroj konstruas la stratojn. En la stratoj estas doŭmoj, le'nejoj, preĝejoj..."
La juĝantaro leviĝis kaj diris: "Ne estas permesite paroli pri religio".
"Pa'doŭnu men... Estas doŭmoj, le'nejoj, sed ne preĝejoj".
"Bonege", diris la juĝantaro.
"Kaj en la stratoj estas lum-fostoj, kaj ĉijuvespere venas lante-"
La juĝantaro subite stariĝis kaj kun ŝokita mieno kriis angle: "Ve, fi - vi diraĉis neologismon! "Lante" 11 ne estas permesita".
"Sed mi celis diri: ... venas lanternisto por ekbruligi la lanternojn", defendis sin la parolanto.
La ĉeestantaro leviĝis kaj, fingromontrante al la juĝantaro, akuzis: "Vi faris nepa'doneblan pekon, vi diris neologismon".
Ĉiu juĝanto konsterniĝis, sidiĝis kaj longigis la kolon ĝis unu metro. Sen moviĝi de la benko ili fleksis la kolon kaj kaŝis la kapon sub la benkoj pro hontego.
La parolanto daŭrigis: "Nu, ĉiju doŭmoŭ estas farita el... el... CEMENT kaj el... el... BRICKS, kaj la... la... la... e... Mi vidas, ke ĉejestas unu knaboŭ, kiju nej komprejnas nian karan lengvon, doŭ kun la pe'mesoŭ de ĉiju mi daŭrigos angle".
La knabeto protestis: "Mi bone komprenas".
La prezidanto patre frapetis la knabeton sur la kapo kaj diris: "Jes, vi pensas, ke vi komprejnas, sed vi nej komprejnas pri la Interna-r-Ideo de nia kara lengvoŭ".
Post la fino de la parolado la prezidanto komencis paroli angle. Li diris: "Kiel vi scias, ĉiu lernoklaso fiaskis. Ordinare la lernantoj ĉeestas dum du-tri vesperoj kaj forlasas, antaŭ ol ni povas klarigi al ili pri la Interna Ideo. Dum la lastaj kvardek jaroj ni komencis la instruadon al miloj da lernantoj, sed pro ia nekomprenebla kaŭzo oni ne interesiĝis. Nu, ĉu iu povas sugesti kiel venigi ilin denove?"
Neniu respondis.
La prezidanto daŭrigis: "Bedaŭrinde, ni ne povas revenigi ĉiujn, sed tio ne estas nia kulpo, ĉar dum la daŭro de kvardek jaroj multaj mortis. Mi provis paroli al kelkaj ekslernantoj kaj eĉ salutis ilin per "Boŭnan tagon" aŭ "Boŭnan vesperon" por interesigi ilin, sed ŝajne ili jam estas tute kontraŭ Esperanto, eĉ pli ol tiuj, kiuj ne eklernis. La problemo ja estas malfacila, kaj mi proponas, ke ni lasu la solvon al la juĝantaro".
La juĝantaro elprenis la kapojn el sub la benkoj kaj iris en apudan ĉambron. Ĉiuj atendis. Post tri horoj ili revenis al la benkoj, kaj la gvidanto klarigis angle:
"Ni bone konsideris la problemon de ĉiuj flankoj, kaj post plena enketo ni venis al la konkludo, ke la miloj, kiuj eklernis, estas granda gajno por la Esperanta movado. Nome, ili naŭziĝis tiel funde pri Esperanto kaj universalaj lingvoj, ke ni povas resti certaj, ke ne estas danĝero, ke iu alia internacia lingvo povos varbi ilin. Sekve, ni konstruis fortegan digon kontraŭ Ido 12, Bolak 13, Volapük 14, Interglossa 15, Solresol 16 ktp. Krom tio, ni povas fieri (kaj mi diras tion en plena modesteco), ke miloj da homoj en Plurtown scias diri "tabloŭ, sejĝoŭ, tasoŭ kaj libroŭ", kiuj estas (kiel vi ĉiuj certe konsentos) tre utilaj vortoj".
Ĉiuj laŭte kaj longe aplaŭdis, kaj mi vekiĝis. Necesis al mi iom da tempo por igi naturforma mian buŝon, kiu estis tute tordita.
Cezaro Rossetti. Kredu min, sinjorino! Scheveningen, 1950, p. 75-80. Mallongigita roman-fragmento.
1. Cezaro Rossetti [Ĉeza'ro Rose'ti] (1901-1950). Esperantistiĝis en 1928. Sviso loĝinta en Britio. Lia romano "Kredu min, sinjorino!", reflektanta parte lian propran vivosperton, estas tradukita en la hungaran, japanan, polan kaj anglan.
2. Relegu pri prononc-eraroj de anglalingvanoj en la teksto "Bona kaj malbona prononcadoj" (leciono 3).
3. Personon, kiu en la esperantista medio parolas nacilingve, oni nomas ŝerce "krokodilo" kaj uzadon de nacia lingvo inter esperantistoj oni nomas "krokodilado".
4. Buŝado: ĉi tie - babilado.
5. La interna ideo de Esperanto - "frateco kaj justeco inter la popoloj" (Ludoviko Zamenhof).
6. Samideano: ĉi tie - esperantisto.
7. Lernantoj: ĉi tie - personoj, kiuj lernas Esperanton.
8. La agado okazas en la angla urbo Plurtown [Plur'taŭn].
9. La vorto "kvazaŭ" kutime postulas us-formon de la verbo.
10. "Originala Verkaro" - volumo de verkoj de Ludoviko Zamenhof.
11. Lante = malrapide.
12. Ido - projekto de internacia lingvo, kiun kreis en 1907 Louis de Beaufront [Lui' de Bofron'] kaj Louis Couturat [Lui' Kutjura'] surbaze de Esperanto. Havis ioman disvastiĝon.
13. Bolak - projekto de internacia lingvo, kiun kreis en 1899 Léon Bollack [Leon' Bolak'].
14. Volapük (Volapuko) - projekto de internacia lingvo, kun misformitaj kaj nerekoneblaj vortoj, kreita en Germanio en 1879 de Johann Martin Schleyer [Ŝla'jer] (1831-1912). Havis ioman disvastiĝon. En multaj lingvoj la vorto "Volapuko" akiris la kromsignifon "aro da nekompreneblaj vortoj". Ankaŭ la esperantistoj, renkontante ion tute nekompreneblan, diras: "Tio estas por mi volapukaĵo".
15. Interglossa - projekto de internacia lingvo, kiun kreis en 1943 Lancelot [Lenslot] Hogben.
16. Solresol' - projekto de internacia lingvo, kiun kreis en 1817 Jean Sudre [Ĵan Sjudr] surbaze de muzikaj notoj.
1. Donu al la fuŝitaj frazoj normalan formon.
2. Trovu la frazojn kun intencaj troigoj; klarigu ilian rolon.
3. Priskribu, kiamaniere la esperantisto, sidanta sur la trotuaro, konstruas ian bazan Esperanton. Kiujn ilojn li uzas? Kion novan li enportas en Esperanton? Ĉu la lingvo bezonas tiajn reformojn? Kial?
4. Pri kio, laŭ la opinio de la juĝantaro, estas malpermesite paroli? Kaj kial? Kion vi opinias pri tiuj malpermesoj?
5. Nomu la "pekojn", kiujn la rakontanto trovis en la Esperanto-klubo de Plurtown. Kiuj aliaj fuŝaĵoj ekzistas aŭ estas imageblaj en Esperanto-kluboj?
6. Faru laŭ la teksto scenaron de amuza kinofilmo, donu al ĝi frapan titolon.