登入

記住我

詞典 VORTARO*

要打開詞典, 請點擊上面的按鈕. 如何使用詞典, 請看 "輔助頁" 說明.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

輔助: * ? 還有...

即時通訊 TUJMESAĜILO*

使用即時通訊可以和 lernu! 的其他使用者聊天. 點擊上面的任一按鈕, 即可啟動即時通訊. "輔助頁" 有進一步的資訊.

輔助 * *

Vojaĝo en Esperanto-lando

La plej populara libro de la lastaj jaroj

Recenzo en "Monato", 2006, No 1, Januaro

MonatoŜajnas, ke tute antaŭnelonge mi prilaboris la duan eldonon de "Vojaĝo en Esperanto-lando" por la retkatalogo TROVANTO de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Kaj jen ĝi elĉerpiĝis kaj jam aperis la tria eldono, en pli granda formato, rapide vendiĝanta.

Surprizas la varieco de la elektitaj tekstoj - bona enkonduko en la Esperantan kulturon kun multaj ilustraĵoj. El la originala literaturo estis prenitaj multaj prozaj tekstoj (fikciaĵoj kaj eseoj pri la Esperanto-movado kaj la lingvo mem), kaj ankaŭ kelkaj poemoj. Entute en la libro aperas 109 diversspecaj tekstoj kaj du antaŭparoloj.

Reprezentiĝas famaj aŭtoroj, ekzemple, William Auld, Julio Baghy, Marjorie Boulton, Vasilij Eroŝenko, Jean Forge, Antoni Grabowski, Kolomano Kalocsay, Ivo Lapenna, Miyamoto Masao, István Nemere, Claude Piron, Edmond Privat, Johan Hammond Rosbach, Cezaro kaj Reto Rossetti, Tibor Sekelj, Trevor Steele, Spomenka Štimec, Humphrey Tonkin, Gaston Waringhien kaj kompreneble Ludoviko Lazaro Zamenhof. Sed ankaŭ multaj aliaj, dume malpli konataj aŭtoroj, kaj originalaĵoj de la kompilinto estas reprezentataj. Ne nur ekzistas tre utila alfabeta registro de la nomoj, sed ankaŭ multaj biografiaj indikoj en la notoj.

Krom la montrado de la utilo de Esperanto, montriĝas ankaŭ indikoj pri pasintaj organizaj problemoj, ekzemple, en la artikolo de Sergej Kuznecov "Danĝera libro pri danĝera lingvo" (pri la sekvoj en Rusio de la historia studo de Ulrich Lins).

La Esperanto-muzeo de Vieno aperas per artikolo el la jaro 1992, sed kun longa aktualiga komento pri la retkatalogo. Kompreneble, ankoraŭ ne eblis montri bildojn pri la nova ekspozicio en la Mollard-palaco (strato Herrengasse 9, do ne plu en Hofburg), ĉar la translokiĝo okazis nur somere de la jaro 2005, post la apero de la libro, kaj la ekspozicio fine de septembro ne estis preta. Tio restas tasko por la kvara eldono.

Ankaŭ praktikaj konsiloj troviĝas en la libro, ekzemple, kion fari, por ke la kontakto kun novaj plumamikoj bone evoluu (konsiloj de Marjorie Boulton) kaj enkonduko en Interreton. Estis ĉarma ideo de la kompilinto skribi komentojn kiel anoncojn por fikcia Esperanto-klubo.

La libro taŭgas kaj por unuopa legado kaj kiel bazo por kurso de progresintoj (la uzantoj jam regu la gramatikon kaj bazan vortprovizon). Evitante tro da neologismoj, ĝi konsiderinde pligrandigas la vortprovizon de la leganto. spertaj esperantistoj certe trovos en la libro ion novan.

Se oni volas distriĝi, sufiĉas legi la tekstojn kaj la komentojn. Sed se oni volas vere lerni multon pri la Esperanto-kulturo, necesas legi ĉiujn notojn. Nur studinte atente la notojn, oni kapablas respondi al ĉiuj demandoj je la fino de la lecionoj.

Kiu jam konas la duan eldonon, povas konstati en la tria multajn precizigojn kaj aldonojn, valorajn por serioza studanto de la libro.

Helga Farukuoye



意見