
要打開詞典, 請點擊上面的按鈕. 如何使用詞典, 請看 "輔助頁" 說明.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
輔助: * ? 還有...
Ĉi tie mallonge prezentiĝas la respondintoj kaj la diversaj "vidpunktoj" kiuj aperas en la kurso.
Ateismo, kiel persona opinio, estas la kredo ke realeco estas
eksplikebla per raciaj reguloj, la "Leĝoj de Naturo". Scienco
ne jam komprenas tiujn ĉi leĝojn komplete, sed per konjektado
kaj eksperimentado ni povas uzi logikon por malkaŝi la detalojn.
Ofte, ateistoj ankaŭ malakceptas ĉion metafizikan ĉar logike
tia afero nur postulus la redifinadon de la fizikaj leĝoj.
Ĉiu persono malsamopinias pri detaloj sed la unu komuna trajto
de ateistoj estas ke ni ne serĉas dion kiel rimedon.
Respondinto: Rick MILLER ("Riĉjo", rdmiller3)
Sinprezento:
Dum miaj unuaj tridek jaroj, mi sekvis kristanismon.
Mi ĉiam fidis logikon por eltrovi sciojn, do post studado mi
rezignis religion. Laŭ mia opinio, kelkaj demandoj en tiu ĉi kurso
ŝajnas nerespondindaj sed pro la manko de ateisma vidpunkto mi
sentis min instigita respondi.
Bahaismo originis el Islamo same
kiel Kristanismo el Judismo kaj Budaismo el Hinduismo
en la mezo de la deknaŭa jarcento en Irano. Ĝi ne
estas sekto de Islamo sed posedas karakteron de
sendependa religio. Bahaismo havis du Mesaĝistojn de
Dio, la unua estis La Bab, kiu estis sendita por
prepari la vojon por Unu pli granda ol Li mem, Kiu
estis Bahá'u'lláh. Bahá'u'lláh inaŭguris novan epokon
de tutmonda paco kaj justeco. Epoko kiu estos la
kulmino de ĉiuj antaŭaj revelacioj. La ĉefaj
principoj de la Bahaa Kredo estas: La unueco de Dio;
Ĉiuj ĉefaj religioj devenis el la sama Dio; La tuta
homaro estas unu familio; Viroj kaj virinoj estas
egalaj; La familio kaj ĝia unueco estas grava; Ni
mem devas esplori la veron; Religioj devas konsenti
al scienco; La mondo bezonas internacian helplingvon.
Bahá'u'lláh diris: "La tago alproksimiĝas kiam ĉiuj
popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj
komunan skribon. Kiam tio estas atingita, ĉiu homo,
kiun ajn urbon li vizitos, kvazaŭ enirus en sian
propran domon. Tiu vere estas homo, kiu hodiaŭ
dediĉas sin al la servo al la tuta homaro. La Tero
estas nur unu lando, kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj.
Bahaismo akceptas la rolon por unuigi kaj gvidi la homaron
tra la nuna epoko.
Respondintoj: Diano LUKES konsilante kun Satto WILLIAM kaj Bradley MacDONALD
Sinprezento:
Dum mia infaneco kaj juneco mi fide
kredis kaj sekvis protestantan Kristanan religion. Je
la fino de mia altlernejo mi renkontis la katolikan
kredon kaj surprizis min, ke ili preĝis tute samajn
preĝojn, kiujn mi lernis do mi scivolis kial ni estis
malamikoj? Ankaŭ mi scivolis pri ĉiuj aliaj religioj
tra la mondo. Se, ĉiuj preĝas la samajn, kial ili
batalis, batalas kaj sendube batalos? Mi ne povis
kompreni, do mi rezignis de ĉiuj religioj por la
sekvantaj 40 jaroj. Mi rezignis religiojn sed ne mian
kredon je Dio. Post mia Esperantiĝo antaŭ pli ol
15 jaroj mi renkontis kelkajn Bahaanojn tra Esperanto.
Mi certe ne serĉis religion sed tre impresis min
kiel la Bahaa komuno funkcias kune je tri niveloj:
persone/familie, komune kaj internacie. Malrapide mi
lernis pli kaj pli pri la kredo kaj tute konsentis pri
la principoj. Do, finfine mi subskribis la karton, ke
mi estas Bahaano, antaŭ pli ol kvin jaroj. Nun mi
sentas, ke mi revenis hejmen kaj mi estas tute kontenta
sub la rego de Dio kun Liaj aliaj servantoj.
Budaismo estas instruo de Budao Ŝakjamunio (origine Sidarto Gotamo, aŭ
Gaŭtamo), kiu vivis antaŭ 2.500 jaroj en Malnova Hindujo. Budao estas
estaĵo, kiu atingis staton de ĉionscio kaj liberiĝon de pluaj
renaskiĝoj, do estas libera de ajnaj suferoj; Sidarto iĝis budao
post multaj jaroj de intensa mensa praktiko. Budao instruis darmon,
kiu estas samtempe kaj la vero (la vero pri ĉiuj aferoj), kaj la leĝo
(kiel ĉio funkcias en la universo), kaj la instruo (kiun donas
budaoj). Budaismo estas praktiko – tio tre gravas, ĉar budaismo ne
estas "religio" kiel aliaj, ĝi ne postulas kredon aŭ senkritikan
adoradon de iu supera estaĵo, ĝi estas utila nur kiel vojo por
liberiĝi de suferoj kaj atingi eternan kaj senkondiĉan feliĉon. Tial
tre gravas kritike rigardi budaismon kaj apliki la akceptatajn partojn
praktike, alie simple ne estas senco studi ĝin. En budaisma tradicio
ekzistas kelkaj branĉoj (ĉaroj) kaj multegaj skoloj, ili diferenciĝas
laŭ siaj konkretaj metodoj kaj praktikoj, sed ĉiuj havas la saman
bazon (instruon de Budao) kaj celon (ĉesigi suferojn). Tial ĉiuj
budaistoj estas alivorte praktikantoj de darmo kaj kunhelpantoj unu al
alia kaj al ĉiuj estaĵoj. Nuntempe budaismo fariĝas tre populara en
okcidento, pro tio tie aperas novaj skoloj kaj novaj spiritaj
gvidantoj de budaismo.
Respondinto: Oleg IZJUMENKO
Sinprezento:
Mi estas 25-jara juna viro, freneza miksaĵo de budaisto, anarkiisto,
pacifisto, feministo, primitivisto, naturmediprotektanto, ŝatanto de
scienc-fikcio, kino, animacifilmoj, sportumado, aliaj kulturoj kaj
lingvoj. Mi konsideras min "malbona budaisto", ĉar mi preskaŭ ne
praktikas budaismon, ne meditas kaj ankoraŭ ne havis kuraĝon viziti la
lokan budaistan centron. Tamen mi sufiĉe multe legis pri budaismo kaj
ĝi tre plaĉas al mi. Mi daŭre studas budaismon per libroj, sed esperas
iun tagon kuraĝiĝi kaj ekfrekventi la budaistan centron regule por
povi progresi kun helpo de spirita gvidanto kaj aliaj budaistoj. Foje
mi revas pri tio ke kiam mi estos tre-tre maljuna, mi iĝos budaista
monako kaj ekloĝos en monakejo, mian tutan tempon dediĉante al la
studado kaj praktikado de darmo.
Islamo estas 'abrahama' religio kiun fondis la Araba
profeto Muhammad, en la 7a jarcento. La profeto
komencis sian mision de Meko (Makka, urbo en la
okcidento de la Araba Duoninsulo) kaj poste migris al
Medino (Madina) kaj de tie la religio difuziĝis sur
la tuta duoninsulo. Hodiaŭ Meko (kie lokiĝas la plej
grava sanktejo de Islamo) kaj Medino (kie lokiĝas la
tombo de la profeto kaj lia unua moskeo) estas la
plej sanktaj Islamaj urboj.
Post la morto de la profeto, la religio fariĝis monda
religio, de Maŭritanio ĝis Indonezio, aŭ per venko,
aŭ per komerco. Estas hodiaŭ pli ol miliardo da islamanoj
en la mondo.
La sankta libro de Islamo estas la Korano (en la
araba), kaj estas la fundamento de la religio, same
kun la diroj kaj la tradicioj de la profeto.
Islamanoj devas preĝi 5-foje ĉiu-tage, fasti dum la
sankta fast-monato de Ramadano, pagi almozojn, kaj
viziti Mekon almenaŭ unufoje en la vivo, en la
ĉiu-jara pilgrimado.
Islamano estas atendata esti morale pura, agi humane,
kaj obei Dion, kaj ĝenerale esti bona homo.
Estas du principaj sektoj en Islamo: sunaismo kaj
ŝijaismo (precipe en Irano, Irako, Barejno, kaj aliaj
lokoj).
Respondinto: Wael H. AL-MAHDI
Sinprezento:
Mi estas de
Barejno (Bahrain), eta insula reĝlando en la Araba
Golfo. Mi loĝas nuntempe en Jordanio kaj studas
dent-medicinon.
Mi havas multajn interesojn: lingvoj, filozofio,
religio, Jung-psikologio, historio, politiko,
vojaĝo kaj la humanaj fakoj.
Mi estas denaska arab-lingvano kaj Islamano. Mi
apartenas al la ŝija sekto de Islamo, kiu estas pli
malgranda ol la principa sekto, la sunna. Sed mi
devas diri ke mi ne estas 'tradicia' islamano. Mi
kredas ke islamo estas tre bona fonto de moralaj
principoj, sed ni ankaŭ bezonas iom da sekulareco en
niaj socioj. Mi devas trovi manieron kombini
tradiciajn valorojn kun moderneco, tio estas kion mi
kredas, kaj kion mi provas fari en mia vivo. Esti
islamano devas ne malebligi esti internacia
civitano ankaŭ. Esperanto, inter aliaj aferoj,
interesas min pro tia kialo.
Mi ankaŭ kredas ke dio juĝos la homojn ne laŭ
praktikado de ritoj, sed laŭ moralaj agoj: nevolo
malhelpi la aliajn, kaj volo helpi ilin. Tial la
ritoj ne tiom gravas por mi.
Mi pensas ke religio, islamo en mia kazo, devas servi
la homon kaj ne male. Alivorte, religio devas helpi
fari pli bonan homon.
Judismo estas la religio de la judoj, popolo kiu venas de la mezoriento. Ili estas la idoj de Abrahamo kaj Sarao (hebree: Avraham' kaj Sara'), geedza paro kiu vivis antaŭ kelkaj miloj da jaroj, kaj la idoj de tiuj kiuj sincere kredis je la judaj kredoj kaj judiĝis. La Torao, la sankta libro de la judoj, rakontas pri la frua historio de la judoj. La Torao parolas pri la sklaviĝo de la judoj en Egiptio, kaj pri la posta eskapo de la judoj, gvidita de Moseo (Moŝe'), gravega profeto. Post la eskapo, Dio devigis la judojn vagi en la dezerto dum 40 jaroj antaŭ ol atingi la landon kiun Dio promesis al ili - Israelo. La celo de la longa vagado estis instrui al la judoj kiel esti liberaj homoj, kaj kiel dependi de Dio por siaj bezonoj, kaj ne de sklava-mastro. La plej grava momento dum juda historio okazis dum la vagado en la dezerto. Ĉe la monto Sinaj', Dio donis al la judoj la leĝojn de la Torao. Sekvado de ĉi tiuj leĝoj estas deviga por ĉiuj judoj. La Torao enhavas 613 leĝojn por judoj, kaj 7 leĝojn por ne-judoj. La celo de la leĝoj estas instrui al la homoj kiel sanktigi ĉiutagan vivon, kaj kiel vivi kiel eble plej bone; kiel trakti aliajn homojn bone, kiel trakti bestojn kaj la naturon bone, kaj kiel interrilati kun homoj kaj kun Dio. La judoj havas pli multajn leĝojn ol la ne-judoj ĉar Dio intencis ke la judoj estu "lumo al la nacioj" - ke ili instruu al la ne-judoj kiel agi bone. Estas multaj judaj grupoj, kaj pri la detaloj de la religio, la grupoj ofte malkonsentas, sed la bazo samas por ĉiuj. Judismo bonvenigas diversajn opiniojn, kaj judaj komentarioj pri la Torao ofte enhavas disputojn inter diversaj rabenoj kiuj havas malsamajn opiniojn pri la signifo de la teksto, aŭ pri kiel plej bone sekvi iun regulon.
Respondinto: Erinja M PIATESKI
Sinprezento:
Mi naskiĝis en kristana familio kaj ofte partoprenis kristanajn preĝejajn okazaĵojn kiam mi estis juna. Mi ĉiam interesiĝis pri judismo, kaj kiam mi estis ĉirkaŭ 18-jaraĝa, post studado de kaj judismo kaj kristanismo, mi ĉesis kredi je kristanismo. Allogis min la praktika ĉiutageco de judismo, kaj la fakto ke en judismo, ne gravas tio kion oni pensas, sed tio kion oni faras. Mi eksekvis la judajn regulojn, ĉar mi sentas ke la reguloj donas ordon al mia vivo, kaj instigas min esti pli bona homo. Dum longa tempo mi planis judiĝi, sed en judismo, oni ne devas esti juda por esti bona homo. Eble mi iam judiĝos, sed se mi judiĝos, la judaj leĝoj fariĝos devigaj por mi. Nun, mia vivo estas pli fleksebla ĉar estas nur 7 leĝoj kiujn mi nepre devas sekvi. Mi nun sekvas multajn leĝojn kiuj ne estas devigaj por mi, sed se fariĝos malfacile, mi povas ĉesi sekvi ilin sen ajna peko. Do nun mi restas 'bat noaĥ' - 'filino de noaĥo', nejuda virino kiu sekvas la judajn leĝojn por nejudoj. Estas dirinde ke en mia kompreno de judaj leĝoj kaj devigoj, mi sekvas la ortodoksan vidpunkton, kiu diras ke la Torao estas vera, kaj ke oni nepre sekvu ĝiajn leĝojn. Estas multaj ne-ortodoksaj judoj kiuj kredas ke oni povas elekti ĉu sekvi aŭ ne sekvi la leĝojn, kaj kiuj ne kredas same kiel la ortodoksuloj pri multaj detaloj de la religio kaj la ĉiutaga vivo. Sed por mi, ortodoksismo estas la plej aŭtentika judismo, kaj mi sentas min plej komforta kun la ortodoksa vivmaniero kaj preĝmaniero.
Kristanismo originis el Judismo: Jesuo de Nazaret agadis sanigante kaj predikante.
Jesuo estis rabeno; liaj (viraj kaj inaj) sekvantoj ekkonsideris lin la atendata Mesio;
li estis arestita kaj krucumita de la Romianoj. Post lia morto, liaj lernantoj atestis,
ke Dio lin restarigis el inter la mortintoj.
Estiĝis "Jesua movado", al kiu aliĝis ne nur Judoj, sed ankaŭ ne-Judoj.
Paŭlo, rabeno kiu konvertiĝis al la movado, emfazis ĉies egalecon: vidu en la Biblio, Al la Galatoj 3:28.
Formiĝis multloke komunumoj de la nova religio. Origine ili inter si sufiĉe malsamis: grupoj kun viro ĉekape,
grupoj kun virino ĉekape, grupoj kun grupa gvidado.
La Romia Imperio ne tro okupiĝis pri la religio. Sed pri kristanismo estiĝis problemo: parte ĝi similis Judismon,
kiu havis privilegion, sed parte ne : plurfoje okazis persekutoj kontraŭ kristanismo. La plej grava en 250 p.Kr..
Intertempe kristanismo akre diskutadis pri diversaj teologiaj demandoj: pri la amplekso de la biblio,
pri detaloj de la nova fido, kiujn la biblio ne sufiĉe detaligis: rezultis vico da koncilioj
(la unua gvide de imperiestro Konstantino, kiu tuj antaŭmorte igis sin bapti).
Eklezioj, kiuj certajn decidojn ne povis akcepti, estis konsiderataj kiel herezaj.
Fine de la Romia periodo, Romon konkeris barbaroj; nur la Orienta Imperio pluekzistis.
Kiam estiĝis Islamo, la plimulto en Mezoriento kaj Nordafriko fariĝis islamanoj.
Orienta kristanismo nomiĝas Ortodoksio: la Greka, la Rusa...
En Romo la papoj transprenis tie la gvidadon ankaŭ politike.
Mezepoke la eklezio de Romo disvastiĝis ekster la limoj de l' Romia Imperio norden.
La krucmilitado ekestis ĉ 1100 kun la celo "liberigi" la naskiĝlandon de Jesuo de la "nefiduloj",
fakte de judoj kaj islamanoj. Fariĝis fiasko. Okcidenta kristanismo konkeris grandajn partojn de la tuta mondo :
multajn oni kristanigis, ofte duonkristanigis. En Eŭropo okazis renesanco kaj reformacio:
okcidenta kristanismo disfalis en plurajn ekleziojn : romkatolikoj, protestantoj: menonitoj, luteranoj,
kalvinanoj, anglikanoj. La Nederlanda Respubliko estis escepto de religia toleremo: rifuĝintoj
plurlandaj trovis tie sekurecon.
Ĉirkaŭ 1900 formiĝis ekumena liberalkristana movado ; en 1948 la Mondkonsilio de Eklezioj.
Nuntempe kristanismo konsistas el antaŭ-ĥalcedonaj eklezioj, romkatolikoj, ortodoksiaj eklezioj,
anglikanoj, luteranoj, menonitoj kaj multaj novekleziaj movadoj.
Teologie, kristanismo estas ege diversa.
Respondinto: Gerrit Berveling
Sinprezento:
Gerrit Berveling (1944) - klasiklingva filologo kaj remonstranta pastoro.
Unue instruis 14 jarojn mezlerneje pri ĝenerala historio kaj klasikaj lingvoj; poste 14 jarojn
laboris pastore en du aŭ tri komunumoj samtempe; nun ree instruas pri klasikaj lingvoj.
Kristanismo por mi formas mian mondpercepton: tio implicas, ke por mi viroj kaj virinoj estas egalaj:
ankaŭ en nia eklezio ambaŭ povas havi ĉiujn funkciojn. Same veras pri gejoj kaj ne-gejoj; pri homoj de malsama religio,
raso, lingvo ktp. Kristane ĉiun homon oni konsideru kiel infanon de Dio.
Mia religia idealo estas: vivi homece, kunlabori por pli harmonia mondo, laŭeblece.
Natursciencoj estas la sciencoj kiuj provas klarigi la naturajn fenomenojn per matematikaj logikaj leĝoj kaj teorioj. Al la natursciencoj apartenas fiziko, astronomio, kemio, geologio, meteorologio kaj biologio. Baza principo de la natursciencoj estas la esploro kaj observado kaj daŭra testado de la teorioj per observoj kaj eksperimentoj. En la pasinteco - la antikva tempo kaj la mezepoko - naturscienco estis ĉefe observi kio estas. La klarigoj ofte estis inspiritaj de pure teoriaj aŭ religiaj principoj, senlige al la naturo kaj al observado. La moderna naturscienco provas respondi ne nur la demandon “kio” sed ankaŭ “kiel” kaj “kial”. La scienca respondo al tiuj demandoj estas la vojo de eksperimentado kaj observado, kiuj helpas distingi inter ĝustaj kaj malĝustaj teorioj.
Respondinto: Amri WANDEL
Sinprezento:
Profesoro pri astrofiziko en la universitato de Jerusalemo, Israelo.
Studis fizikon en Israelo kaj doktoriĝis pri astrofiziko en Usono. Esploras galaksiojn kaj nigrajn truojn. Paralele iniciatis kaj instruas kursojn pri astrofiziko kaj vivo en la universo. Prelegis kaj verkis pri tiuj temoj ankaŭ en Esperanto. Aŭtoro de la libro "La kosmo kaj ni – galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo".
De infanaĝo ravis min la sciencoj, sed speciale fiziko kaj astronomio. Mi kredas ke unu el la kvalitoj kiuj apartigas la homon de animaloj estas la scivolemo kaj la deziro kompreni la mondon kaj kiel la naturo funkcias.
Respondinto: Yas KAWAMURA
Ĉie kaj ĉiam komunikas Spiritoj kun homoj. Meze de la 19a jarcento, la fenomeno de la tiel nomataj
turniĝantaj tabloj akiris tioman famon, ke pedagogo sub la pseŭdonimo Allan Kardec decidis science studi ĝin.
Li kompilis multajn komunikaĵojn de elkarniĝintaj Spiritoj (alivorte animoj) por verki la 'Libro de la Spiritoj',
kiu sinteze prezentas la spiritisman doktrinon. Laŭ ĝi ni estas Spiritoj, kiuj enkarniĝas en diversaj mondoj
por plenumi la elprovojn necesajn al nia progreso morala kaj intelekta.
La celo de tiu progresado estas pliproksimiĝo al Dio.
Respondinto: Betrand HUGON
Sinprezento:
Tri monatojn post la IJK en Brazilo mi subite kredis firme je Dio kaj eklegis spiritismajn librojn.
Mia vivmodelo post Kristo estas Ismael Gomes Braga, spiritisto kaj granda propagandisto de
Esperanto en Brazilo dum la 20a jarcento. Dum sia vivo li flirtigis sufiĉe alten en la ĉielon la
standardon de frateco. Pacon kaj sanon al ĉiuj. Kaj dankon al Mikaelo Ponsardin pro la teoria helpo,
al Aneta Ubik pro la lingvaj korektadoj.
La Tria Testamento estas ampleksa kaj memstara verkaro kaj mondbildo, prezentita de Martinus (1890-1981).
La Malnova Testamento instigis la homojn iom paciĝi, sed daŭre validis la moralo
"okulon pro okulo kaj denton pro dento". Tio kion Jesuo, laŭ la Nova Testamento, montris kaj klarigis
estis io enorme granda kaj grava, verŝajne neniam antaŭe en la historio de la homaro iu rekomendis ne rebati kaj
preĝis por siaj ekzekutistoj. Sed Jesuo ankaŭ diris
"Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti." kaj
"Sed la Helpanto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo,
instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi.".
Martinus opinias ke la Tria Testamento estas ĝuste la Helpanto pri kiu parolis Jesuo kaj ke lia verkaro
estas "intelektigita kristanismo". Tamen ne temas pri nova religio aŭ sekto kaj ne eblas membriĝi al ĝi,
nek estas iaj ceremonioj ĉirkaŭ la Tria Testamento.
Respondinto: Hokan LUNDBERG
Sinprezento: Mi eklegis la librojn de Martinus fine de mia gimnazia tempo kaj tre inspiriĝis.
Pro tio mi fariĝis vegetarano kaj eklernis Esperanton. Kvankam mi scias la enhavon de la Tria Testamento
bone teorie, mi ofte ne sukcesas esti tolerema, pardonema kaj afabla.
Tamen tre multon signifas por mi la verkaro de Martinus, la Tria Testamento.