登入

記住我

詞典 VORTARO*

要打開詞典, 請點擊上面的按鈕. 如何使用詞典, 請看 "輔助頁" 說明.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

輔助: * ? 還有...

即時通訊 TUJMESAĜILO*

使用即時通訊可以和 lernu! 的其他使用者聊天. 點擊上面的任一按鈕, 即可啟動即時通訊. "輔助頁" 有進一步的資訊.

輔助 * *

/ 學習 /

語言學習

Kiel elekti inter -ATA kaj -ITA?

Respondo de Bertilo Wennergren:

Elektu AT – formon, se vi interesiĝas pri iom-post-ioma daŭrado de la ago, aŭ se temas pri ripeto de la ago.
Elektu IT-formon, se plenumiĝo aŭ la rezulto estas plej grava, aŭ se temas pri io, kio okazis antaŭ alia ago.
Elektu OT-formon, se temas pri stato antaŭ ago.
- AT = daŭro aŭ ripetado de ago
- IT= plenumiĝo, rezulto aŭ antaŭtempeco
- OT= stato antaŭ ago

Kontrolesprimoj:

Se oni hezitas inter AT kaj IT, oni povas uzi kontrolesprimojn.
1. Se oni povas aldoni iom post iom, plu kaj plu aŭ ree kaj ree sen tute ŝanĝi la sencon, tiam taŭgas AT, ĉar iom post iom kaj plu kaj plu montras daŭron, kaj ree kaj ree esprimas ripetadon.
- Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte (ree kaj ree) AĈETATA de mi. – ekzemplo de Fundamento (F)
- Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos (ree kaj ree) PAGATAJ de mi. (F)
- La ŝtelisto estas (iom post iom) ĈASATA de la polico.
- Ŝi amis kaj estis (plu kaj plu) AMATA. - Zamenhofa ekzemplo (Z)
- Dum la teatraĵo estis (iom post iom) MONTRATA, okazis strangaj aferoj en la salono.


2. Se oni povas aldoni definitive aŭ antaŭe sen detrui la sencon, tiam taŭgas IT, ĉar definitive akcentas plenumiĝon aŭ atingon de rezulto, kaj antaŭe klare montras antaŭtempecon.
- Georgo Vaŝington estis (definitive) NASKITA la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. (F)
- Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos (definitive) PAGITA al vi baldaŭ. (F)
- La ŝtelisto estis (definitive) ARESTITA de juna policisto.
- La historio rakontis pri hungara kavaliro, kiu estis (antaŭe) KAPTITA de turka guberniestro (Z)


La elekto inter ATA kaj ITA (kaj OTA) ne dependas do de iaj strangaj gramatikaj reguloj, sed simple de tio, kion oni deziras esprimi.