登入

記住我

詞典 VORTARO*

要打開詞典, 請點擊上面的按鈕. 如何使用詞典, 請看 "輔助頁" 說明.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

輔助: * ? 還有...

即時通訊 TUJMESAĜILO*

使用即時通訊可以和 lernu! 的其他使用者聊天. 點擊上面的任一按鈕, 即可啟動即時通訊. "輔助頁" 有進一步的資訊.

輔助 * *

/ 學習 /

語言學習

"KiO estas via nomo?" aŭ "KiU estas via nomo?"

Respondo de Bertilo Wennergren:

Pri tiaj demandoj pri nomo oni ofte debatas, kaj efektive ekzistas pluraj diversaj manieroj rigardi la esencon de tia demando. Al mi estas nature rigardi tian demandon, kiel elekton inter ĉiuj diversaj nomoj de la mondo, kaj do uzi "kiu" ("Kiu el ĉiuj nomoj estas via nomo?"), sed aliaj sentas, ke estas nature rigardi la aferon alie, kaj ili diras "kio estas via nomo?". Oni povus eĉ pravigi "kia", kaj certe ne estus eraro diri "kiel vi nomiĝas". Efektive la establita plej ofta frazo estas "kio estas via nomo?". Multegaj ĝin uzas, kaj ĝi ne estas erara. Tiam oni ne vidas antaŭ si ian limigitan aregon da nomoj, el kiu oni elektu unu. Efektive la aro de nomoj ne estas limigita. Oni ja povas nove inventi ĉion ajn kiel nomon, kaj tial tiu rigardmaniero estas same pravigebla.

Oni povus same rezoni pri ekzemple "Kio/Kiu estas via adreso?" (kvankam demando per "kiel" tiam apenaŭ eblas).